Saltu al enhavo

Trifluoroacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trifluoroetanata acido
Kemia strukturo de la
Trifluoracetata acido
3D Kemia strukturo de la
Trifluoracetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Perfluoracetata acido
  • Trifluoretanata acido
Kemia formulo
F3C-COOH
CAS-numero-kodo 76-05-1
ChemSpider kodo 10239201
PubChem-kodo 6422
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora aŭ palflava likvaĵo
Molmaso 114.02 g mol−1
Denseco 1489 g/cm3
Fandopunkto −15.4 °C (4.3 ; 257.8 K)
Bolpunkto 72.4 °C (162.3 ; 345.5 K)
Acideco (pKa) 0,23
Merck Index
  • 14,9681
  • 15, 9847
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R35 R52/53
Sekureco S9 S26 S27 S28 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314, H331, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P273, P280, P303+361+353, P305+351+338, P312
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Trifluoracetata acido, TFA, hidrogena trifluoracetato[1]F3C-COOH estas organika kombinaĵo de acetata acido kaj fluoro, senkolora likvaĵo kun akra odoro simila al vinagro, sed pli forta laŭ acideco. TFA estas analoga al acetata acido kie tri hidrogenatomoj estas anstataŭata de tri fluoratomoj. La acideco de la TFA estas proksimume 34 mil fojojn pli forta ol tiu de acetata acido pro la elektronegativeco de la trifluorometila grupo. TFA estas vaste uzata en organika kemio por multaj celoj.

  • Industria preparado de trifluoracetata acido rezultas el interagado de acetila klorido kaj fluorida acido, sekvata de hidrolizo:

TFA estas antaŭulo al pluraj aliaj fluorigitaj kombinaĵoj tia kia trifluoracetata anhidrido[2] kaj 2,2,2-trifluoroetanolo.[3] Ĝi estas reakcianto uzata en organika sintezo pro la kombinado de konvenaj proprecoj tiel kiel: volatileco, solvebleco en organikaj solvaĵoj kaj ĝia forto kiel acido. TFA same estas malpli oksidiga ol sulfata acido, tamen, pli facile disponebla en anhidra formo ol multaj aliaj acidoj. Alia komplikaĵo al ĝia uzo estas ke TFA formas azeotropon kun akvo (bolpunkto 105 °C).

TFA estas populare uzata kiel forta acido en peptida sintezo kaj aliaj organikaj sintezoj por forigo de la protekta grupo t-butokso-karbonila.

En malaltaj koncentriĝoj, TFA uzatas kiel parigagento en likva kromatografio (Altefika Likva kromatografio aŭ angla mallonglitero HPLC) de organikaj kombinaĵoj, aparte de peptidoj kaj etaj proteinoj. TFA estas multeuza solvanto por Spektroskopio per magneta nuklea resonanco (por materialoj acidostabilaj). Ĝi same uzatas kiel kalibranto en masa spektrometrio. TFA estas koroda kaj toksa acido, tamen, la danĝero ne estas asociita al la fluorida acido, ĉar la karbona-fluora ligaĵo ne estas malstabila.

Komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]